Vorto: aŭtomate

  1. Laŭ maniero aŭtomata, meĥanika.

    • aŭtomate ripeti

    • ŝi sin apogis aŭtomate sur lian brakon

    • aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko

    • la disvastigo de Latino ne devas aŭtomate signifi la elpuŝadon de lokaj lingvoj

    • mi aŭtomate iĝus ano de diasporo

En aliaj lingvoj

    • La angla: automatically
    • La belorusa: аўтаматычна, машынальна
    • La franca: automatiquement
    • La germana: automatisch
    • La hispana: automáticamente
    • La hungara: automatikusan, önműködően
    • La itala: automaticamente
    • La nederlanda: automatisch
    • La pola: automatycznie
    • La rusa: автоматически, машинально
    • La slovaka: automaticky
    • La sveda: automatiskt