Vorto: aŭto
-
Veturilo por surgrunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro.
kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj
dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton
la aŭto atendas en la parkejo
asfaltita senaŭta parkejo
mi haltis en aŭtoŝosea benzinejo
aŭtonegocistoj celas meznivelan klientaron por la plezuraj aŭtoj
person-aŭto
tiom ŝoforas, ke la aŭto fariĝas oficejo
kiam patrino haltigis sian aŭton antaŭ semaforo, viro el la sekva aŭto elsaltis, kuris al ŝia aŭto, malfermis malantaŭan pordon kaj
Rimarko: La radiko «aŭt» estas nun pli ofte uzata en ĉiutaga lingvaĵo, ol «aŭtomobil», kies mallongigo ĝi estas. Pro imito al nacilingvaj kutimoj oni emas konservi la finaĵon «o» en kunmetaĵoj (ekz. aŭtovojo) kaj oni ankoraŭ ne ofte uzas la adjektivon «aŭta».
En aliaj lingvoj
- La angla: car, auto, automobile
- La belorusa: аўтамабіль
- La bulgara: кола
- La franca: auto, voiture
- La germana: Auto
- La greka: αυτοκίνητο, αμάξι
- La hispana: auto, coche
- La hungara: kocsi, autó
- La indonezia: mobil
- La itala: auto (vettura), macchina (vettura)
- La kataluna: auto, cotxe
- La nederlanda: auto
- La okcitana: auto
- La pola: aŭto, samochód
- La rusa: автомобиль
- La slovaka: auto
- La sveda: bil
- La turka: oto