Vorto: aŭko

  1. Genro el la familio aŭkedoj (Alca).

    • la aŭkoj estas nordatlantikaj akvobirdoj el la ordo de Ĥaradrioformaj, kun larĝa flankebena beko, pinta vosteto kaj kruroj malantaŭe lokiĝintaj

    • la nomo pingveno antaŭe estis uzata jam en la 16a jarcento por la Granda aŭko, kiu vivadis en la norda Atlantiko, sed nun estas formortinta

En aliaj lingvoj

    • La angla: razorbill
    • La ĉeĥa: alka
    • La franca: petit pingouin
    • La germana: Alk
    • La hungara: alka
    • La itala: alca
    • La pola: alka
    • La rusa: гагарка, чистик