Vorto: aŭgusto

  1. Oka monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter julio kaj septembro.

    • komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia

    • en Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj

    • en aŭgusto ĉiam falas multe da steloj

    • en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27

    • Rimarko: Aŭgusto estas ankaŭ antaŭnomo.

  2. Vira antaŭnomo latindevena.

    • Aŭgusto estas mia plej amata filo

    • Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo

    • en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita

    • la Aŭgusta kohorto

    • Rimarko: Aŭgusto estas ankaŭ nomo de monato.

En aliaj lingvoj

    • Ido: agosto
    • La afrikansa: Augustus
    • La angla: August
    • La belorusa: жнівень
    • La bretona: Eost (miz)
    • La bulgara: август
    • La ĉeĥa: srpen
    • La franca: août
    • La germana: August
    • La hebrea: אוגוסט
    • La hispana: agosto
    • La hungara: augusztus
    • La indonezia: Agustus
    • La itala: agosto
    • La japana: 八月 [はちがつ]
    • La kataluna: agost
    • La nederlanda: augustus
    • La okcidentfrisa: augustus
    • La okcitana: agost
    • La pola: sierpień
    • La rumana: august
    • La rusa: август
    • La slovaka: august
    • La sveda: augusti
    • La turka: ağustos
    • Latino: Sextilis, Augustus mensis
    • Loĵbano: bivma'i, cinfyma'i
    • Tokipono: tenpo mun nanpa luka tu wan
    • Volapuko: gustul
    • La franca: Auguste (prénom)
    • La germana: August (Vorname)
    • La itala: Augusto
    • La japana: アウグストゥス [あうぐすとぅす]
    • La kataluna: August
    • La okcitana: August (prenom)
    • La pola: August
    • Latino: Augustus