Vorto: aŭ

  1. Disiga konjunkcio.

    • Rimarko: Por neprigi aŭ emfazi la disigajn sencojn oni povas ripeti la konjunkcion korelative (ankaŭ antaŭ la unua listano): ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono; al ili antaŭstarus la sekvanta [elekto]: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj..., (3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova.

    • a. elekta, uzata por prezenti plurajn frazelementojn, kiuj sence malebligas unu la alia(j)n, kaj indiki neceson elekti inter ili.

      • ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?

      • ĉu jes aŭ ne?

      • ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?

      • unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro

      • substantivon povas determini aŭ artikolo aŭ alia determinilo, sed ne ambaŭ

    • b. listiga, uzata por prezenti liston da ioj.

      • oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn

      • tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo!

      • skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo

  2. Kuniga konjunkcio, samsignifa kun «kaj ankaŭ».

    • en kiuj neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon aŭ aldonon

    • tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj

    • la artikolo «la» estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj

    • jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj

  3. Kontraŭmeta konjunkcio, indikanta ke nerealigo de la unua parto sekvigos realigon de la dua; similsenca al alie.

    • li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco

  4. Konjunkcio enkondukanta klarigon aŭ sinonimon; samsenca kiel «tio estas», «alivorte».

    • pomujo aŭ pomarbo estas vortoj egale bonaj

    • Usono aŭ Unuigitaj Ŝtatoj

  5. Aj!.

    • sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: «aŭ, aŭ!»

En aliaj lingvoj

    • Ido: o, od
    • La angla: or
    • La belorusa: ці, альбо
    • La bretona: pe
    • La bulgara: или
    • La ĉeĥa: nebo
    • La finna: tai, (toistettuna: aŭ... aŭ ) joko... tai, [en demandoj neprigantaj elekton] vai, [t.e., alivorte] eli
    • La franca: ou
    • La germana: oder
    • La hebrea: או
    • La hispana: o
    • La hungara: vagy (kötőszó)
    • La indonezia: atau
    • La itala: o (cong.)
    • La nederlanda: of
    • La norvega: eller
    • La okcidentfrisa: of
    • La pola: lub, albo
    • La portugala: ou
    • La rusa: или
    • La slovaka: alebo
    • La sveda: eller
    • La taja: หรือ, หรือว่า
    • La turka: veya, ya da, yoksa, yahut
    • Tokipono: anu
    • Volapuko: ü, üd
    • La pola: czyli
    • La franca: ouille!
    • La germana: au (weh)