Vorto: Vindozo

  1. Esperantigita formo de la varmarko «Windows» de la firmao Microsoft (Majkrosoft); unue Vindozo (Windows 3.1) estis nomo de grafika fasado (por operaciumo DOS); poste ĝi evoluis en tutan serion da plenaj operaciumoj (Windows NT, Windows 2000, Windows XP kaj tiel plu).

    • la instalilo atentigos vin, ke necesas restartigo de Vindozo por fini la instalon

  2. Linukso, Unikso

En aliaj lingvoj

    • La angla: Windows
    • La belorusa: Windows, Віндаўс, Віндаўз
    • La franca: Windows
    • La hispana: Windows
    • La hungara: Windows
    • La kataluna: Windows
    • La nederlanda: Windows
    • La portugala: Windows
    • La rusa: Винды (разг.)
    • La slovaka: Windows