Vorto: Vatikano

  1. Monteto kiu antikve estis apud Romo, kaj nun estas en tiu urbego.

    • sur Vatikano situas la oficiala rezidejo de la papo de Romo

  2. La estraro de la Romkatolika eklezio.

    • efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano

    • pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano

  3. La regno kies absoluta monarko estas la papo de Romo.

    • kiam la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton, en kiu ili konsideris, ke la eventuala malpermeso de Unueco havos «sombrajn» konsekvencojn, prezidanto Aznar tuj ĝin opiniis «morale perversa» kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj oficiale plendis ĉe Vatikano

En aliaj lingvoj

    • La angla: Vatican
    • La belorusa: Ватыкан
    • La ĉeĥa: Vatikán
    • La franca: Vatican
    • La germana: Vatikan
    • La hungara: Vaticanus
    • La indonezia: Vatikan
    • La itala: vaticano (colle)
    • La kataluna: Vaticà, Ciutat del Vaticà
    • La nederlanda: Vaticaan
    • La pola: Watykan
    • La portugala: Vaticano
    • La rusa: Ватикан
    • La slovaka: Vatikán
    • Latineca nomo: Vaticanus
    • La hungara: Vatikán
    • La itala: Vaticano (pol. - rel.)
    • La hungara: Vatikán
    • La itala: Città del Vaticano