Vorto: Sofio
-
Virina antaŭnomo grekdevena.
en la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis, sed la malgranda Ida diris al ŝi: bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj
ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion
lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino
Rimarko: Sofio nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Bulgarujo.
-
La ĉefurbo de Bulgarujo.
post jaroj de studado en Tuniso, Sofio, Prago kaj Vieno li veturis en la jaro 1958 al Parizo
la interbalkana beletra komisiono kun centra oficejo en Sofio (Bulgario)
ŝi prenis Ivanon en sian aŭton kaj veturigis lin al sia loĝejo en Sofio
Rimarko: Sofio estas ankaŭ virina nomo.
En aliaj lingvoj
- La angla: Sofia, Sophia, Sophie
- La franca: Sofia, Sophia, Sophie
- La germana: Sophie
- La germana: Sofia