Vorto: Siberio

  1. Norda parto de Azio, de Uralo okcidente ĝis la akvodislimo inter la Arkta Oceano kaj Pacifiko, proks. 7000km longa (latitude) kaj 3500km larĝa (meridiane); koncepte, la Azia parto de la akvokolekta baseno de la Arkta Oceano.

    • ŝi, tamen, estos kondamnita al plurjara ekzilo en Siberio

    • Rimarko: Do, Siberio pliparte situas en Rusujo kaj parte en la Norda Kazaĥujo.

    • Rimarko: PIV1 kaj PIV2 etendas Siberion ĝis Pacifiko, aldonante al ĝi la Nord-Orientan Azion.

En aliaj lingvoj

    • La angla: Siberia
    • La belorusa: Сібір
    • La ĉeĥa: Sibiř
    • La franca: Sibérie
    • La germana: Sibirien
    • La hungara: Szibéria
    • La kataluna: Sibèria
    • La nederlanda: Siberië
    • La persa: سیبری
    • La pola: Syberia
    • La portugala: Sibéria
    • La rusa: Сибирь
    • La slovaka: Sibír