Vorto: Pollando
-
Ŝtato situanta en centra Eŭropo kaj limanta norde al Balta Maro, Rusujo kaj Litovio, oriente al Belorusio kaj Ukrainujo, okcidente al Germanujo kaj sude al Slovakujo kaj Ĉeĥujo.
la ĉefurbo de Pollando estas Varsovio ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo
Kaliningrad (rusa enklavo inter Litovio kaj Pollando)
Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie ― en lia propra lando ― la plimulto defias papajn ediktojn pri ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj
dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon
la oficiala nomo de Pollando estas Pola Respubliko
Rimarko: La nomo estas gentobaza (AdE), sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
En aliaj lingvoj
- Ido: Polonia
- La afrikansa: Pole
- La angla: Poland
- La belorusa: Польшча
- La ĉeĥa: Polsko
- La franca: Pologne, République de Pologne
- La germana: Polen
- La hispana: Polonia
- La hungara: Lengyelország
- La indonezia: Polandia
- La itala: Polonia
- La litova: Lenkija
- La nederlanda: Polen
- La okcidentfrisa: Poalen
- La pola: Polska
- La portugala: Polónia
- La rusa: Польша
- La slovaka: Poľsko
- La ukraina: Польща
- Latineca nomo: Polonia
- Tokipono: ma Posuka
- Volapuko: Polän