Vorto: Pedro
-
Vira antaŭnomo grekdevena.
sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn
Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj
post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton
Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min
majstro Pedro havis preskaŭ la duonon de la vango kovrita per peco el verda tafto
Pedro la 1-a de Kastilio, nomita la Kruela de liaj malamikoj kaj la Justema de liaj partianoj
se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
la preĝejo de la Sankta Petro
Petro kaj Mario estas jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj Manjo
Rimarko: La greka «πέτρος» signifas «roko», komparu vortludon en la Nova Testamento: mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion.
En aliaj lingvoj
- La angla: Peter
- La franca: Pierre (prénom)
- La germana: Peter
- La kataluna: Pere
- La nederlanda: Pieter, Peter
- La norvega: Petter
- La pola: Piotr