Vorto: Pasko

  1. Granda religia festo judisma por memorigi la eliron el Egiptujo.

    • la Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo

    • ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko

    • ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero

    • estis la Pasko kaj la festo de macoj

  2. La plej grava kristana festo por memorigi la releviĝon de Jesuo, moviĝanta festo kiu okazas dimanĉe, du tagojn post la Sankta Vendredo.

    • kara estas ovo, kiam venas la Pasko

    • la jaro estas priskribita laŭ du grandaj religiaj cikloj de la romkatolika eklezio: la ciklo de Kristnasko kaj la ciklo de Pasko

    • ili opinias, ke ĉiuj monatoj inkluzive de februaro devas esti egaligitaj al 30 aŭ 31 tagoj, kaj ke la ĉiujara determino de Pasko devas esti adaptita al la plej aktualaj kapabloj de l' scienco

En aliaj lingvoj

    • La angla: Easter
    • La belorusa: вялікдзень
    • La bulgara: Великден
    • La ĉeĥa: Velikonoce
    • La franca: pâques
    • La germana: Ostern
    • La hungara: húsvét
    • La indonezia: Paskah
    • La nederlanda: Pasen
    • La pola: Wielkanoc
    • La portugala: Páscoa
    • La rumana: Paşti
    • La rusa: Пасха, Светлое Воскресенье
    • La slovaka: Veľká noc