Vorto: Parizo
-
Ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francujo ĉe la bordoj de la rivero Sejno, nordcentre de la lando.
eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo
morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon)
kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas
scienculoj naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo
fervojoj ligas Kopenhagon kun Parizo, Londono, Vieno, Neapolo
mi vidis vin, civito, en Parizo, sur Triumfa Arko
la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914
En aliaj lingvoj
- La angla: Paris
- La franca: Paris
- La germana: Paris
- La hispana: París
- La itala: Parigi
- La pola: Paryż