Vorto: PRF
-
La difino estas rikura: oni difinas la bazan klason kaj du operatorojn. La bazaj funkcioj estas: la konstanta funkcio O(x)=0; la alkremento S(x)=x+1; la projekcioj Pr[m,n](x1,…xn)=xm, 1≤m≤n. La operatoroj estas la kunligo kaj la primitiva rekursiilo. Primitive rekursia funkcio estas baza primitive rekursia funkcio aŭ rezulto de finifoja apliko de la operatoro(j).
S(S(x)) estas primitive rekursia funkcio ĉar ĝi estas kunligo de du alkrenentoj
ĉiuj primitive rekursiaj funkcioj estas ĉieaj funkcioj
pliopo da nombroteoriaj funkcioj estas primitive rekursiaj funkcioj
En aliaj lingvoj
- La angla: primitive recursive function
- La rusa: примитивно-рекурсивная функция