Vorto: Noa

  1. Vira antaŭnomo hebredevena, precipe tiu de la deka prapatro biblia, kiu kun sia familio transvivis la Diluvon.

    • podt la diluvo Dio benis Noaĥon kaj liajn filojn, kun la ordono ke ili plenigu la teron

    • Rimarko: La norma formo hebrea estas Noaĥ, sed la Londona Biblio ial (ĉu zamenhofe?) preferis strangan esperantigon Noa, kiu estas nek etimologie ĝusta, nek internacia, nek oportuna por Esperanto (ekz-e komparu «Noaĥaj ordonoj» kaj «No(a)aj ordonoj»).

En aliaj lingvoj

    • La angla: Noah
    • La franca: Noé
    • La greka: Νωέ
    • La hispana: Noé
    • La kataluna: Noé, Noè
    • La rusa: Ной