Vorto: Nepalo
-
Montara ŝtato en Himalajo kun ĉefurbo Katmanduo; limanta kun Tibeto (Ĉinujo) kaj Hindujo.
Hillary ankoraŭ fine de la 50aj jaroj estigis fondaĵon «Himalaya Trust», kiu havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo
ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan
antaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio
Nepalon kaj Baraton dividas la dua plej longa malfermita landlimo en la mondo
En aliaj lingvoj
- La angla: Nepal
- La belorusa: Нэпал
- La franca: Népal, République démocratique fédérale du Népal
- La germana: Nepal
- La hispana: Nepal
- La indonezia: Nepal
- La nederlanda: Nepal
- La pola: Nepal, Federalna Demokratyczna Republika Nepalu
- La portugala: Nepal