Vorto: Monako

  1. Ŝtateto en la okcidenta Eŭropo kun ĉefurbo Monako, enklavo en Francujo ĉe Mediteranea Maro (Nicea Golfo); teritorio de Princujo Monako.

    • Monako estas eta princlando sude de Francio, kiu tradicie vivas el bankoj, kazino kaj turismo (fame konataj estas la kakta ĝardeno kaj la akvario)

    • Seborgo estus la plej malgranda sendependa lando laŭ loĝantaro, nur Vatikano kaj Monako estas malpli grandaj laŭ areo

    • pri Andoro, Monako kaj kelkaj similaj etaj lokoj oni kutime scias nur, ke ili troviĝas ie en suda Eŭropo kaj ke ili estas rifuĝejoj por riĉuloj, kiuj ne ŝatas pagi impostojn

    • Rimarko: Monako estas ankaŭ apenaŭ uzata variaĵo de monaĥo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: Monaco
    • La belorusa: Манака
    • La bulgara: Монако
    • La franca: Monaco
    • La germana: Monaco
    • La hispana: Mónaco
    • La indonezia: Monako
    • La nederlanda: Monaco
    • La persa: موناکو
    • La pola: Monako, Księstwo Monako
    • La portugala: Mónaco