Vorto: Mario
-
Virina antaŭnomo, ekzemple de la patrino de Jesuo.
Mari' ― Ma'nj'
la virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako
oni enportis la malgrandan fratinon Marion kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj
Petro kaj Mario estas jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj Manjo
fratino! li ekkriis ankoraŭ unu fojon, Mario!
-
Vira antaŭnomo latindevena.
Mario havas sian sekreton pri kiu scias neniu
En aliaj lingvoj
- La angla: Maria, Mary
- La franca: Marie
- La germana: Maria, Marie
- La angla: Mario
- La franca: Mario, Marius
- La germana: Mario
- La kataluna: Mari, Màrius
- La pola: Mariusz