Vorto: Malio
-
Ŝtato en la nordokcidenta Afriko kun ĉefurbo Bamako; teritorio de Respubliko Malio, limanta kun Alĝerio, Burkino, Ebur-Bordo, Gvineo, Maŭritanio, Niĝero kaj Senegalo.
konferencanoj rekonis, ke krom en Benino, Malio kaj en malmulto da aliaj landoj, la tiama demokratia iniciato fiaskis
komenciĝis la tri-taga entombiga ceremonio de Eyadema, partoprenis prezidantoj i.a. el Malio, Benino kaj Niĝerio
la neregistara organizaĵo Sano suda agas ĉefe en franclingvaj landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj Madagaskaro)
plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado
la famaj dogonoj el Malio prezentas kaj lignajn kaj ŝtonajn skulptaĵojn, kiuj rolis kiel ligiloj kun dio
En aliaj lingvoj
- La angla: Mali
- La belorusa: Малі
- La bulgara: Мали
- La franca: Mali, République du Mali
- La germana: Mali
- La hungara: Mali
- La indonezia: Mali
- La kataluna: Mali, República de Mali
- La nederlanda: Mali
- La pola: Mali, Republika Mali
- La portugala: Mali