Vorto: Madagaskaro

  1. Ŝtato en la samnoma insulo troviĝanta en la Hinda Oceano oriente de la suda parto de Afriko kun ĉefurbo Antananarivo; teritorio de la Respubliko Madagaskaro.

    • la neregistara organizaĵo sen profita celo Santé Sud (Sano suda) agas ĉefe en franclingvaj landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj Madagaskaro)

    • la malagasa registaro malfacile trovis ŝipon por transporti rizon al Madagaskaro

    • kelkaj produktantoj jam trovis merkaton en Francio kaj en la insuleto Reunio apud Madagaskaro

    • iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraŭ tre magraj salajroj

    • trafikŝtopiĝoj pli kaj pli karakterizas la urbon Antananarivo en Madagaskaro

En aliaj lingvoj

    • La angla: Madagascar
    • La belorusa: Мадагаскар
    • La bulgara: Мадагаскар
    • La franca: Madagascar, République de Madagascar
    • La germana: Madagaskar
    • La indonezia: Madagaskar
    • La kataluna: Madagascar
    • La nederlanda: Madagascar
    • La persa: ماداگاسکار
    • La pola: Madagaskar, Republika Madagaskaru, Republika Malgaska (przest.)
    • La portugala: Madagáscar