Vorto: Libio

  1. Ŝtato en la norda Afriko, teritorio de Granda Araba Popola Socialisma Ĵamahirio Libio, limanta kun Alĝerio, Ĉado, Egiptujo, Niĝerio, Sudano, Tunizio kaj Mediteraneo; kun ĉefurbo Tripolio.

    • ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis, loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio , Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno

    • Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto

    • tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion

    • danke parte al kolonelo Gadafi en Libio, ankaŭ nord-afrikanoj nun serioze traktas afrikajn aferojn

    • ĝis 2012 la fakuloj konsideris, ke en Libio okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo: +58 centezimalaj gradoj, en la 13a de septembro 1922

En aliaj lingvoj

    • La angla: Libya
    • La araba: بية, الجماهيرية العربية الليبية الشعبية الإشتراكية العظمى
    • La belorusa: Лібія
    • La bulgara: Либия
    • La franca: Libye
    • La germana: Libyen
    • La hispana: Libia
    • La hungara: Líbia
    • La indonezia: Libya
    • La kataluna: Líbia
    • La nederlanda: Libië
    • La okcitana: Libia
    • La persa: لیبی
    • La pola: Libia, Wielka Arabska Libijska Dżamahirijja Ludowo-Socjalistyczna (nazwa oficjalna)
    • La portugala: Líbia