Vorto: Kopenhago

  1. Havenurbo kaj ĉefurbo de Danujo.

    • en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio

    • la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro

    • ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago

    • ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron

    • li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro

    • la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor

    • la potenca reĝurbo Kopenhago

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: Kodaň
    • La dana: København
    • La franca: Copenhague
    • La germana: Kopenhagen
    • La nederlanda: Kopenhagen
    • La norvega: København
    • La pola: Kopenhaga
    • La portugala: Copenhague
    • La rumana: Copenhaga
    • La slovaka: Kodaň