Vorto: Kolumbo

  1. Kristoforo Kolumbo, itale Cristoforo Colombo (ĉ 1451 ― 1506), itala maristo naskiĝinta en Ĝenovo, atinginta en 1492 Amerikon.

    • la ideo de Kolumbo, ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon, ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura

    • Kristoforo Kolumbo en siaj memoraĵoj lasis detalan sciigon

    • jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon

En aliaj lingvoj

    • La germana: Christoph Kolumbus