Vorto: Kolonjo
-
Urbo en okcidenta Germanujo (6˚58'E, 50˚56'N), situanta ĉe la rivero Rejno, plej granda urbo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.
lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo
Mi vidas... vidas urbon... Kolonjon ĉe rivero / Prepari la kongreson kun ĝojo kaj espero / La Rejno ŝaŭme saltas ĝis super sia bordo / Kaj tamen la kongreso... okazos en Oksfordo!
en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio
tra la 1950aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj
li argumentis, ke ankaŭ la frugotika katedralo de Kolonjo ne estas tute aŭtentika konstruaĵo
-
Nomo de kelkaj Romiaj kolonioj.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: Кёльн
- La franca: Cologne
- La germana: Köln
- La hungara: Köln
- La kataluna: Colònia
- La nederlanda: Keulen
- La pola: Kolonia
- La portugala: Colônia
- La rumana: Colonia
- Latino: Colonia Agrippina
- La portugala: Colônia
- Latino: Colonia