Vorto: Kataro

  1. Ŝtato en la Araba Duoninsulo, limanta kun Sauda Arabujo kaj Persa Golfo.

    • la eldono 2013 de la jarlibro inkluzivas reviziitajn landogrupojn, en kiuj novaj partoprenantoj estas Malajzio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro

    • direkte al la siria prezidanto Bashar al-Assad deklaris la emiro de Kataro, Ŝejko Hamad bin Khalifa al-Thani: «estas praktikata genocido en Sirio fare de reĝimo, al kiu mankas legitimeco”

    • rilate al la nombro de la loĝantaro la industria aldonvaloro de ambaŭ sektoroj okupis pintajn lokojn en Kataro, Kuvajto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Brunejo kaj Norvegio

    • Rimarko: La fundamenta vorto kataro estas muka inflamo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: Qatar
    • La araba: قطر, دولة قطر
    • La bulgara: Катар
    • La franca: Qatar, Katar, Etat du Qatar
    • La germana: Katar
    • La indonezia: Qatar
    • La nederlanda: Katar, Qatar
    • La pola: Państwo Katar
    • La portugala: Catar