Vorto: Kameruno

  1. La plej alta monto — fakte vulkano — de la Okcidenta Afriko (9˚10'E 4˚12'N), surloke nomita «Monto de grandeco» (Mongo ma Ndemi).

  2. Lando en la centra Afriko kun ĉefurbo Jaundeo; teritorio de Respubliko Kameruno, limanta kun Centr-Afriko, Ĉado, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kongo Brazavila, Niĝerio kaj Atlantiko (Gvinea Golfo).

    • «kion ni vere bezonas, estas pura akvo kaj veraj lernejoj”, kritikis delegito el Kameruno dum la menciita komunikada pintkonferenco

    • finiĝis 13-jara disputo inter Niĝerio kaj Kameruno pri la nafto-riĉa duoninsulo Bakassi

    • nuntempe Kameruno importas nafton, dum 90 % de la niĝeriaj ŝtataj enspezoj devenas de nafto

    • la teamo analizis ĉimpanzajn fekaĵojn, kolektitajn el solecaj regionoj de la arbaro de Kameruno, pri la ĉeesto de virusa heredeca substanco

    • se oni komparas Kongon kun ekzemple Kameruno, konstateblas ke en Kameruno homoj bone manĝas, ĉar tie la manĝaĵoj malmultekostas, kaj ke la transporto bone funkcias, ĉar estas bonaj vojoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: Cameroon
    • La bulgara: Камерун
    • La franca: Cameroun
    • La germana: Kamerun
    • La indonezia: Kamerun
    • La kataluna: el Camerun, República del Camerun
    • La nederlanda: Kameroenberg
    • La pola: Kamerun, Republika Kamerunu
    • La portugala: Camarões
    • La rusa: Камерун
    • La nederlanda: Kameroen