Vorto: Julio

  1. Vira antaŭnomo latindevena.

    • ha, kara Julio, se mia artikolo estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston

    • oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio

    • profunda lirikisto ― kial ne Julio Baghy?

    • Rimarko: La nomo estas ankaŭ uzata por virinoj kun finaĵo -a aŭ karesforme: Romeo kaj Julia; vi ne kredas al mi, bela Julinjo.

    • a. Julio Cezaro, 100 a.K. ĝis 44 a.K., grava romia politikisto kaj enkondukanto de la Julia Kalendaro.

      • mi prezentis Julion Cezaron, min mortigis Bruto en la Kapitolio

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: červenec
    • La franca: Jules
    • La germana: Julius
    • La itala: Giulio
    • La japana: ユリウス [ゆりうす]
    • La persa: ژولیوس
    • La pola: Julian
    • La slovaka: júl
    • La sveda: Julius
        • a. La germana: Julius Cäsar