Vorto: Javo

  1. Programlingvo, kreita ekde 1991 ĉe la firmao «Sun Microsystems».

    • por voki Ĝavo-programon de ekstere ni bezonas metodon kun la nomo «main»

    • se neniu sola tiparo enavas simbolojn de la ambaŭ abocoj, oni povas elekti virtualan Ĝavo-tiparon

    • Rimarko: La lingvo estas nomita laŭ la kafo de la insulo Javo.

  2. Unu el la grandaj insuloj de Indonezio kun la ĉefurbo Ĝakarto.

    • kiel sesjarulino en tendumejo sur Meza Javo, ŝi vidis, kiel junaj virinoj estis perforte pelvarbitaj de la japana armea polico al bordelo

    • botanikisto, kies kolekto el Javo kaj Kalimantano (iama Borneo) estas la plej malnova en Pollando

    • Rimarko: A. Cherpillod notas ke la formo «Javo» fontas nur el la rusa kaj germana lingvoj. Konformo al la originala kaj internacia uzo normale estigus la formon «Ĝavo».

En aliaj lingvoj

    • La angla: Java (comp. lang.)
    • La germana: Java (Prog.-sprache)
    • La angla: Java
    • La franca: Java
    • La germana: Java