Vorto: Izraelo

  1. Laŭ Genzeo, la unua libro de Moseo, la filo de Isaako kaj nepo de Abrahamo, ankaŭ nomata Jakobo, prapatro de la Izraelidoj.

    • kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, kaj aŭskultu Izraelon, vian patron

    • rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris

  2. Laŭ la Biblio, regno inter proksimume 1010 a.K. kaj 926 a.K. sub la reĝoj Saulo, Davido kaj Salomono, pli poste dividiĝinta en nordan regnon Izraelo kaj sudan regnon Judujo.

    • kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael, kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael

  3. La dekdu-triba popolo de tiu regno, posteuloj de Jakobo (t.e. Izraelo).

    • Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael

    • Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj

  4. La norda regno post la dividiĝo.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: Izrael
    • La franca: Israël
    • La germana: Israel
    • La slovaka: Izrael