Vorto: Irano

  1. Ŝtato en la sudokcidenta Azio kun ĉefurbo Tehrano; oficiala nomo: Islama Respubliko de Irano; limanta kun Afganujo, Armenujo, Azerbajĝano, Irako, Pakistano, Turkmenujo, Turkujo kaj kun Araba Maro kaj Persa Golfo. Ĝis 1935 ĝi estis nomata Persujo.

    • el Sirio kaj Irano, kie ankaŭ ekzistas tre antikvaj urboj, venis nenia reago

    • laŭ statistikoj pereas pro aŭto-akcidentoj ĉiujare en Irano pli ol 15 000 homoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: Iran
    • La belorusa: Іран
    • La bulgara: Иран
    • La franca: Iran, République islamique d'Iran
    • La germana: Iran
    • La indonezia: Iran
    • La itala: Iran
    • La persa: ایران
    • La pola: Iran, Islamska Republika Iranu
    • La portugala: Irã