Vorto: Interreto

  1. Esperantigita nomo de «Internet», la plej granda el la mallokaj retoj.

    • de komputiloj kaj komputilaj retoj (inkluzive de Interreto) dependas ŝtataj kaj administraciaj instancoj, polico, armeo, bankoj, publikaj servoj

    • nun tamen Tuvalo verŝajne iĝos ege populara precipe pro ĝia nacia simbolo en Interreto, mallongigo «tv»

    • la mapservoj de Interreto indikas la princlandon kiel trianguleton

    • origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva

    • Rimarko: Por la fakuloj «la Interreto» estas unu speciala el multaj interretoj, tial oni uzas la artikolon (same kiel, cetere, en la angla). Tamen la publiko plej ofte tion ne konscias kaj uzas la vorton senartikole.

    • Rimarko: Oni ofte mallongigas tiun nomon ĝis «la Reto» (kaj en tiu formo la artikolo ne estas forigata).

En aliaj lingvoj

    • La angla: the Internet
    • La belorusa: Інтэрнэт
    • La ĉeĥa: internet
    • La franca: Internet
    • La germana: Internet
    • La hispana: Internet
    • La hungara: Internet
    • La indonezia: Internet
    • La nederlanda: Internet
    • La pola: Internet
    • La rusa: Интернет
    • La slovaka: internet
    • La sveda: internet