Vorto: Gvineo

  1. Lando en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Konakrio, eritorio de Respubliko Gvineo, limanta kun Ebur-Bordo, Gvineo-Bisaŭo Malio, Liberio, Senegalo, Sieraleono kaj Atlantiko.

    • plej rimarkindaj loĝejoj estas tiuj, kiujn konstruas la «Termes fatalis», speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la «Phisos. Transactions»

    • en tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli

    • eksigita estas Gvineo el la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ) post eksterordinara kunveno de la komunumo kunvokita de ties prezidanto, la niĝeria prezidanto

    • Rimarko: En la 8a OA, nur "Gvine/o" estis oficialigita. En la 12a Oficiala Informo, Gvineo-Bisaŭo kaj Ekvatora Gvineo estis menciataj kun signo "8OA", sed neniu tia signo por Papuo-Nov-Gvineo. La ĉi-tieaj indikoj sekvas prudente la Aldonojn, precipe la 8an OAn. Do "8" nur por Gvineo. Por "Ekvatora Gvineo", "ekvator/o" aperas en la 1a OA kaj "Gvine/o" en la 8a OA, do ĝi estas, plejcerte, kunmetaĵo el oficialaj vortoj, ne oficiala kunmetaĵo en si mem, ĉar ĝi mem ne estas prezenta en Oficiala Aldono.

En aliaj lingvoj

    • La angla: Guinea
    • La bulgara: Гвинея
    • La franca: Guinée, République de Guinée, Guinée-Conakry
    • La germana: Guinea
    • La indonezia: Guinea
    • La kataluna: Guinea, República de Guinea
    • La nederlanda: Guinee
    • La pola: Gwinea, Republika Gwinei
    • La portugala: Guiné