Vorto: Gajo
-
Vira antaŭnomo latindevena.
Gajo Julio Cezaro
vin salutas Gajo, la gastiganto de mi
Rimarko: PIV2 listigas la nomon en aparta artikolo, kiel homonimon de la Fundamenta radiko; tamen ŝajnas, ke la antaŭnomon eblas rigardi derivaĵo el la responda radiko; eĉ se historie tia derivo estas dubinda, iuj homoj perceptas la nomon tiel, kaj tia vidpunkto estas avantaĝa por Esperanto.
Rimarko: Dum sia frua periodo Latino malhavis apartan literon por [g]; anstataŭe estis uzata C. Kiam la romanoj elpensis diakritaĵon G (t.e. C kun diakrita streketo), la antaŭnomo tamen dum longa tempo restis ĉe la tradicia skribo per C; en Esperanto estas nenia motivo imiti tiun misskribon, tiom malpli, ke ĝi kolizias kun aliaj vortoj propre Esperantaj. La skriboj kiuj ĉiam kapablis distingi inter g kaj k (ekz-e la greka) konservis la ĝustan sonformon kun [g].
En aliaj lingvoj
- La angla: Caius, Gaius
- La ĉeĥa: veselo, veselí
- La franca: Caius, Gaius
- La germana: Gaius
- La hungara: Gaius, Caius, Gájusz
- La itala: Caio, Gaio
- La portugala: Gaio
- La rusa: Гай, Кай (уст.)
- La slovaka: veselosť
- Latineca nomo: Caius, Gaius