Vorto: Filipinoj

  1. Insulara ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Manilo, Respubliko Filipinoj.

    • kompanio en gubernio Totigi ricevis permeson de la japana registaro eksporti 2700 tunojn da uzita papero en 122 konteneroj al Filipinoj

    • prezidantino Gloria Arroyo deklaris aŭguste, ke la Filipinoj trairas buĝetan krizon kaj ke la publika ŝuldo ekde la financa krizo de 1997 en Azio duobliĝis al 49 miliardoj da eŭroj

    • dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion

    • tiu hipotezo eble klarigas la ekeston kaj la fortecon de kelkaj gigantaj tropikaj ciklonoj, kiuj lastatempe frapis Vanuatuon, Filipinojn kaj Japanion

    • ĉinoj ne estas similaj al ekzemple meksikanoj aŭ filipinanoj, kiuj preskaŭ ĉiuj posedas la anglan lingvon kaj, ellandiĝinte, kapablas libere interparoli kun indiĝenoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: Philippines, Republic of the Philippines
    • La belorusa: Філіпіны
    • La bulgara: Филипини
    • La franca: Philippines, République des Philippines
    • La germana: Philippinen, Republik der Philippinen
    • La hungara: Fülöp-szigetek
    • La indonezia: Filipina
    • La kataluna: les Filipines, República de les Filipines
    • La nederlanda: Filippijnen
    • La pola: Filipiny, Republika Filipin
    • La portugala: Filipinas