Vorto: Eritreo

  1. Ŝtato en la nordorienta Afriko kun ĉefurbo Asmero; teritorio de Respubliko Eritreo, limanta kun Etiopujo, Ĝibutio, Sudano kaj Ruĝa Maro.

    • en tiu ĉi kontinento regas mizero, perforto, malsato, oni militas, buĉas kaj genocidas en aro da landoj: Angolo, Somalio, Eritreo, Etiopio, Burundo, Sudano kaj Konga Respubliko

    • lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj

    • diktatoro Isaias Afeverki en Eritreo estas evidente paranoja, lian landon oni plej trafe karakterizas kiel gigantan militistan karceron

En aliaj lingvoj

    • La angla: Eritrea
    • La belorusa: Эрытрэя
    • La bulgara: Еритрея
    • La franca: Erythrée, État d'Erythrée
    • La germana: Eritrea
    • La indonezia: Eritrea
    • La kataluna: Eritrea
    • La persa: اریتره
    • La pola: Erytrea
    • La portugala: Eritreia