Vorto: Elbo
-
Rivero en Germanujo trafluanta Dresdenon, Magdeburgon kaj Hamburgon kaj finante ĉe Norda Maro.
dek-naŭa-jarcentaj germanoj estus ŝokitaj ekscii, ke la ĉefurbo ne estis nomita laŭ la nobla ,urso', sed laŭ la malnova Elbo-slava ,brl', signifanta ,marĉo'
-
Insulo en Mediteraneo, apartenanta al Italujo, iama ekzilo de Napoleono.
kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto «Moniteur» per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn: (tago 1): la malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto, (tago 2): la korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano
En aliaj lingvoj
- La belorusa: Эльба (рэчка ў Нямеччыне)
- La bulgara: Елба (река)
- La ĉeĥa: Elba
- La franca: Elbe (rivière)
- La germana: Elbe
- La hungara: Elba
- La nederlanda: Elbe
- La portugala: Elba (rio)
- La rusa: Эльба
- La slovaka: Elba
- La belorusa: Эльба (міжземнаморскі востраў)
- La bulgara: Елба (остров)
- La franca: Elbe (ile)
- La germana: Elba
- La hungara: Elba-sziget
- La indonezia: Elba
- La nederlanda: Elba
- La pola: Elba
- La portugala: Elba (ilha)
- La rusa: Эльба