Vorto: Dublino
-
Ĉefurbo de Irlando (53º 30'N - 6º 15'W).
kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon
tribunaloj en Dublino jam de kelkaj monatoj esploras tiujn skandalojn: korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto fare de individuoj kaj korporacioj
oni konstatas restaĵojn de apenaŭ memorata epoko, kiun maljunaj dublinanoj nostalgie nomas «Dublino de la raraj antikvaj tempoj”
en Dublino, la ĉefurbo de la Irlanda Respubliko, ekzistas la plej alta monumento en la mondo – almenaŭ tiel oni pretendas, kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita «The Spike” altas 120 metrojn
en julio 2004 kunveno en Dublino unuanime aprobis proponon, ke la irlanda registaro petu agnoskon pri la irlanda (gaela) lingvo kiel aldona laborlingvo de Eŭropa Unio
En aliaj lingvoj
- La bulgara: Дъблин
- La ĉeĥa: Dublin
- La franca: Dublin
- La germana: Dublin
- La hispana: Dublín
- La slovaka: Dublin