Vorto: Dominika Respubliko
-
Ŝtato en la Kariba Maro okupanta orientan parton de insulo Hispaniolo; limanta kun Haitio.
interese estas, ke multaj insulanoj migris ĉefe al Dominika Respubliko, lernis la hispanan, revenis kun sperto pri komerco kaj turismo
Rimarko: La ĉefurbo, el kies nomo deriviĝis la landnomo, estis nomita laŭ la fondinto de la dominikana ordeno, sankta Dominiko el Guzmano.
En aliaj lingvoj
- La angla: Dominican Republic
- La bulgara: Доминиканска република
- La franca: République dominicaine
- La germana: Dominikanische Republik
- La hispana: República Dominicana
- La indonezia: Republik Dominika
- La pola: Dominikana, Republika Dominikańska
- La portugala: República Dominicana