Vorto: Burundo

  1. Ŝtato en la centra Afriko kun ĉefurbo Buĵumburo; teritorio de Respubliko Burundo, limanta kun Kongo Kinŝasa Ruando kaj Tanzanio.

    • la armeoj de Ruando, Ugando kaj Burundo sendis siajn militistojn por militi apud la kongaj ribelaj armeoj kontraŭ la konga armeo

    • en Burundo estas tri triboj: tucioj, kiuj reprezentas ĉ. 15 % de la popolo, hutuoj, kiuj reprezentas 84 %, kaj tvaoj, kiuj reprezentas 1 %

    • en Burundo la biciklo iĝas kutima kaj plej ŝatata transportilo de granda parto de la loĝantaro

    • strikis pro malbonaj laborkondiĉoj kuracistoj kaj flegistoj ĉe publikaj malsanulejoj en Burundo

En aliaj lingvoj

    • La angla: Burundi
    • La belorusa: Бурундзі
    • La bulgara: Бурунди
    • La franca: Burundi, République du Burundi
    • La germana: Burundi
    • La hungara: Burundi
    • La indonezia: Burundi
    • La pola: Burundi, Republika Burundi
    • La portugala: Burundi