Vorto: Birmo

  1. Ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Nejpido (ĝis 2005 jaro ― Ranguno); teritorio de Unio Mjanmao (oficiale), limanta kun Bangladeŝo, Ĉinujo, Hindujo, Laoso, Tajlando kaj Hinda Oceano (la Bengala Golfo).

    • la gvidantoj de la diversaj ŝtatoj postulis de Birmo, ke ĝi pli forte strebu al demokrataj reformoj kaj forigu barojn al politikaj partioj

    • en Birmo mortas homoj pro malsato, ĉar regantaj generaloj malpermesas ĉian eksterlandan helpon

    • ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetoj en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo

    • kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj, vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo

En aliaj lingvoj

    • La angla: Burma, Union of Myanmar
    • La bulgara: Мианмар
    • La franca: Birmanie, Myanmar
    • La germana: Myanmar, Birma, Burma
    • La hungara: Burma
    • La indonezia: Myanmar
    • La kataluna: Myanmar, República de la Unió de Myanmar
    • La nederlanda: Birma, Myanmar
    • La pola: Birma, Myanmar, Ziązek Birmański, Związek Myanmar
    • La portugala: Birmânia, Myanmar