Vorto: Barato
-
Ŝtato limanta norde al Pakistano, Ĉinujo, Nepalo kaj etendiĝanta sude ĝis la pinto de la subkontinento; Hindujo.
la grandaj ebenaĵoj ĉirkaŭ la rivero Induso en la nunaj Pakistano kaj okcidenta Barato
Graham Stuart Staines el Aŭstralio laboris en Barato inter lepruloj
salajroj en Barato oble malsuperas tiujn en Britio
en Barato oni evoluigas malmultekostajn komputilojn kaj liberajn programojn uzeblajn per multaj aziaj lingvoj
la barata registaro
aldone estis ekspoziciataj ankaŭ artaĵoj de bestoj kaj homfiguroj el koloraj butonoj kaj ŝtofaj tuberetoj fare de Nek Chand, baratano, kies «rokĝardeno” sialande fariĝis furora vidindaĵo
En aliaj lingvoj
- La angla: India
- La belorusa: Індыя
- La bulgara: Индия
- La ĉeĥa: Indie
- La franca: Inde, République de l'Inde
- La germana: Indien
- La hinda: भारत [bhārat]
- La hispana: India
- La hungara: India
- La indonezia: India
- La nederlanda: India
- La pola: Indie
- La portugala: Índia
- La rusa: Индия
- La slovaka: India
- Tokipono: ma Palata
- Volapuko: Lindän