Vorto: Bagdado
-
Urbo en Irako, sur la bordoj de Tigriso (44˚26′E, 33˚20′N); la ĉefurbo de la abasida ĥalifujo en 752–836 kaj 892–1258; nun la ĉefurbo de Irako.
sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo
jam en 1982 iranaj trupoj survojis al Bagdado en Irako
Bush obstine asertas, ke li defendas la usonan liberecon en Bagdado
la iraka inform-ministro asertis antaŭ televid-kameraoj en grandparte jam konkerita Bagdado, ke la iraka armeo sukcese defendas la ĉefurbon
la familio Stakian trafis la urbon Afion-Karahisar, sud-oriente de Ankaro, ĉe la linio de la fervojo Berlino-Bagdado
En aliaj lingvoj
- La angla: Bagdad, Baghdad
- La belorusa: Багдад
- La bulgara: Багдад
- La ĉeĥa: Bagdád
- La franca: Bagdad
- La germana: Bagdad
- La hispana: Bagdad
- La hungara: Bagdad
- La kataluna: Bagdad
- La nederlanda: Bagdad
- La persa: بغداد
- La pola: Bagdad
- La rusa: Багдад
- La slovaka: Bagdad
- La sveda: Bagdad
- La ukraina: Багдад