Vorto: -ul

  1. Sufikso signifanta vivantan estaĵon karakterizatan per tio, kion esprimas la radiko.

    • ĝibulo, unuokululo, virgulino

    • mamulo, vertebrulo

    • timulo, riĉulo, proksimulo, pravulo

    • mezulo

    • tiamulo

    • ĉitieulo

    • mi estas sciencisto, sed mi ne pretendas esti scienculo

    • multinfanulino

    • la vivo kaj kompetentula uzado fiksis formon

    • la multula pacdeziro

    • pardoninda junula petolaĵo

    • kompari siajn ŝarĝojn kun la aliulaj

    • la eklezio sanktuligis lin

En aliaj lingvoj

    • La finna: olio (sananjohdin), yleensä ihminen tai eläin jolla on kantasanan ilmoittama ominaisuus
    • La germana: -er
    • La hungara: ember
    • Tokipono: jan
    • Volapuko: -an