Vorto: -uj

  1. Sufikso signifanta.

  2. Objekton, kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko.

    • sukerujo

    • cigarujo;

    • piprujo, salujo , supujo , tenujo

    • trinkujo , lavujo , pistujo , konservujo, paperujo , monujo

    • en abelujon ne blovu

    • la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron

    • en la familia fridujo troviĝis nur freŝaj legomoj kaj fruktoj

    • «banĉambro” tri-kvadratmetra: lavopelvo, necesujo kaj duŝilo

    • helpe de grandaj karbo-fajrujoj, varma aero hejtadis ĝin

  3. Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn montritajn per la radiko.

    • pirujo, pomujo

    • ne ĉia fruktujo estas arbo

    • Rimarko: Kiel oni vidas per tiu lasta ekzemplo, povas okazi konfuzo inter la sencoj kaj de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.

  4. Lando, landaro aŭ regiono, nomita laŭ ĝiaj homoj.

    • la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto ni tion esprimas par la sufikso -uj

    • Rimarko: Oni nepre evitu la uzon de tiu sufikso post nomoj finiĝantaj per «lando».

    • Rimarko: La deetna sufikso -uj estas uzata nur por la landoj de la «antikve civilizita mondo», t.e. de Eŭropo (krom: Irlando, Islando, Holando, Nederlando, Gronlando, Burgenlando), de Azio (krom: Nov-Zelando) kaj de Afriko (krom: Togolando, Kablando).

    • a. Laŭ la kerna etno kaj ties lingvo (nomoj propraj).

      • Francujo , Germanujo , Kurdujo

      • Arabujo , Helenujo, Slavujo, Turkujo , Anglalingvujo

      • ne ĉiu rusujano estas ruso

      • germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj

    • b. Laŭ ideologio.

      • Esperantujo , Islamujo, Kristanujo , Paganujo

      • Fantaziujo

    • c. Speco de politika aŭ administra teritoria unuo laŭ la rango de ties estro (komunaj vortoj).

      • emirujo, episkopujo , grafujo, prefektujo , princujo

    • ĉ. Laŭ deveno.

      • patrujo

En aliaj lingvoj

    • Ido: -uy
    • La finna: astia (sananjohdin), säilytyspaikka (sananjohdin)
    • La franca: -ier (suffixe de contenant), -ière (suffixe de contenant)
    • La germana: Behälter, Gefäß
    • La hungara: tartály, edény
    • La finna: -puu (hedelmä-), -pensas (marja-)
    • La germana: Baum, Strauch, Busch
    • La hungara: fa, bokor, cserje
    • La finna: maa (maan tai alueen nimen johdin), -kunta (hallintoalueen nimen johdin)
    • La germana: Land, Staat
    • La hungara: ország