Vorto: -u
-
Verba finaĵo, esprimanta deziron, rekomendon aŭ volon.
bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu , kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla
legu la historion de la eltrovo de Ameriko
li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan
por ke oni povu facile trovi la proverbojn, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj
al amiko nova ne fidu sen provo
al la fiŝo ne instruu naĝarton
amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
antaŭe intencu kaj poste komencu