Vorto: -oz

  1. Sufikso neoficiala kun la signifo «riĉa je, plena je, havanta multe da...».

    • tuj aliris juna ridetanta muskoloza kampulo en nova surtuto kun larĝa verda zono

    • kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela, nur haroza!

    • lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza

    • gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora

    • kelkaj ĉukĉoj prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro

    • terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo

    • malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj

    • ni sidiĝis rekte sur sablozan teron

    • Rimarko: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -oz/ per la sufiksecaj radikoj -riĉ/, -plen/, -hav/: haroza = harplena, ŝtonoza = ŝtonriĉa, misteroza = misterhava.

  2. Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn de oksidoj kaj saloj de pli malsupera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj).

    • feroza sulfato; kuproza sulfato

En aliaj lingvoj

    • La angla: -ful (full of)
    • La franca: -eux (abondant en...), -u (abondant en...)
    • La germana: reich an...
    • La hungara: -tartalmú, -dús, -ban gazdag
    • La portugala: -oso (ô), -osa (ô)
    • La rusa: -атый (обильный чем-л.), -истый (обильный чем-л.)
    • La angla: -ous (Roman numeral I)