Vorto: -ot

  1. Sufikso de pasiva participo prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto antaŭ la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne komenciĝis en la priparolata momento.

    • homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto

    • la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero

    • mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj

    • donu al mi posedotan lokon

    • la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua

    • liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo

    • malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton

    • ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo

    • la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo

En aliaj lingvoj

    • Ido: -ot