Vorto: -os
-
Verba finaĵo de la futuro, uzata.
a. kiam oni parolas pri estonta okazo.
mi akompanos vin al la nova loĝejo, mi tuj vokos veturilon
forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino
al farun' malbonspeca ne helpos la spico
ankaŭ la lupon atingos la sorto
b. por rilatigi okazon, al alia pli frua.
mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan