Vorto: -op
-
Sufikso montranta la kolektivecon kaj uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj substantivon kun la senco «grupo el indikita nombro da anoj», el kiu oni povas plu derivi adjektivojn aŭ adverbojn kun la senco «kolektive», «kune» kaj tiel plu.
ŝi restis duope kun la virino
akiro kaj perdo rajdas duope
ili venis triope (ĉiuj tri kune)
fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos
kvaropige faldita papero
kvinope ili sin ĵetis sur min
kiomope ni estas?
rigardu kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj
multope ni pli frue finos la laboron ol unuope
marŝi arope
Rimarko: PV kaj PIV difinas ankoraŭ alian sencon: «en grupoj de»: pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; viciri kvarope; verŝi gutope. Tion mi (Sergio Pokrovskij) opinias eraro. Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu "po": pasi po unu sur la ponteto («pasi unuope» pli probable signifus «pasi sole»); viciri po kvar («viciri kvarope» plie signifus ke entute estis 4 personoj kiuj iris vice) verŝi pogute. Komparu tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. (ĉi tie duope = «ambaŭ kune»)
Rimarko: Op almetiĝas ne nur al numeraloj, kiel on, sed ankaŭ al ĉiaj substantivoj.
-
po, obl.
En aliaj lingvoj
- La germana: zu [Zwei-, Drei-, Vier- kaj tiel plu.]en