Vorto: -ont
-
Sufikso de aktiva participo prezentanta agon aŭ staton de ĝia subjekto antaŭ la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne komenciĝis en la priparolata momento.
uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan
vivi de estontaj enspezoj
liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
pendonto ne dronos
Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro
oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni ĝin konservu
ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ, kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru
la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi
En aliaj lingvoj
- Ido: -ont